Batante tiel haste
Malpace, kara kor'
Plenigas vi troece
Mian bruston per l' angor'
Kiu devenas ja de
Via miskompren'
Montegon vidi
Kie vastas eben'
AI mi anstataŭ prava
Naiva ŝajnas vi
Ĉar eltrompiĝo baldaŭ
Vin atingos tie ĉi
Sed vi ne volas
Atenti la veron
Kontraŭ ĉio
Vi daŭrigas I' esperon!
Ho, kara kor'
Ho, kara kor'
Sereniĝu kaj
Rigardu I' estonton!
Vi ne devas
Atendi renkonton!
Ho, kara kor'
Ho, kara kor'
Ju pli vi persistos
Trans la real'
Des malpli eltenebla
Estos via fal'!
Ne revu, kara kor'
Ĉi-momente certe ŝin
Pri via tre aflikta
Palpitado, eĉ la fin’
De tiel nuba tago
Peza je sopir’
Ne igas pensi
Kun plej eta altir'
Ĉar male ŝi imagus
La kvanton da dolor'
Vin tiel batiganta
Mia estimata kor'
Sed eĉ en larmoj
Vi evitas la veron
Malgraŭ ĉio
Vi daŭrigas I' esperon!
Tenha acesso a benefícios exclusivos no App e no Site
Chega de anúncios
Badges exclusivas
Mais recursos no app do Afinador
Atendimento Prioritário
Aumente seu limite de lista
Ajude a produzir mais conteúdo