Eĥadas en mia mio Laŭta ĝoj-ekkrio Vekita de certa karto Per novaĵoj kaj arto Kaj revoj el Litovio EI urb' eŭroporienta Nete nome Venta Plenplena ĝi je feliĉo Venis al mia niĉo Brazile nordorienta ĜIn sendis hela knabino Bela sorĉfeino Fratino fore loĝanta Kies nomo Jolanta Fariĝis espero-himno Tra la tuta mond' En grandaj amikretoj Multe da Jolantaj Multe da poetoj Multaj urboj: Ventaj Forte kunigataj Distaj kontinentoj En resendoj frataj Ilin ja kunligas Multaj esperantoj Pere de I' praveco De belsonaj kantoj Inter ili mi, malgraŭ Malgrave kaj modeste Kantas antaŭ vi, almenaŭ Poŝte tamen feste Landanoj foraj surmonde Fratas amikronde Per verda, viva mistero Kiu tra I' tuta tero Verŝiĝas ĉien maronde Versiĝas ĉi surpapere Sonas ĉi aere La tonoj de ĉi poemo Kun la amo por temo Sopire, forte, senpere La koro kvazaŭ senmova Io iel nova Adiaŭ Io frapanta Io peza, io lanta ĈE I' kanto Brazil-litova La voĉo preskaŭ senbrila Ton' mismuzikila Adiaŭ, Iu ploranta Io trista, io lanta Ĉe l' kanto litov-brazila